[Escrito originalmente en esperanto, este texto lleva cada párrafo seguido de su traducción al español. Es, precisamente, sobre una traducción a la que he dedicado en suma muchos días a lo largo de varios años.]
Dum ĉi tiu monda kvarenteno, ĉar mi prefere ne promenigu la hundon portante libron, mi pasigas la tempon en la parko aŭskultante muzikalbumojn kaj revizitante poemojn, kiujn mi havas en mia memoro. Antaŭ multaj jaroj mi komencis traduki la unuan ĉapitron de La Infana Raso al la hispana. Tiun tradukon mi finis antaŭlonge, laborante pri ĝi precipe en la duŝo, sed ankoraŭ certaj partoj el ĝi ne tute kontentigis min, kaj de temp' al tempo mi reprenas la taskon. Miajn plej lastatempajn hundpromenigojn, do, mi dediĉis al la polurado de tiu traduko, kaj mi finfine havas rezulton, pri kiu mi sentiĝas fiera. Post la fotaĵo de la hundo, prenita de mia nevineto Victoria, venas la originala teksto de Auld.
Durante esta cuarentena mundial, como no es buena idea pasear al perro con un libro en mano, entretengo ese tiempo en el parque escuchando álbumes musicales y repasando poemas que llevo en la memoria. Años atrás comencé a traducir el primer capítulo de La Infana Raso (La raza infantil) al español. Terminé la traducción hace mucho, trabajando en ella sobre todo en la ducha, pero ciertas partes aún no me contentaban del todo, y de vez en cuando retomo la tarea. Así, he dedicado mis más recientes paseos con el perro a pulir esa traducción, y finalmente tengo un resultado del que me siento orgulloso. Después de la fotografía del perro, tomada por mi sobrinita Victoria, viene el texto original de Auld.
|
La hundo / El perro |
La Infana Raso
Ĉapitro I
Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben,
kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben,
ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn!
Kaj vin, ho posteulo de Ruben, kiu velojn
de karavelo hisis kaj sur la mar' piratis
kaj la filinon duan de tavernisto svatis
kaj lasis ŝin graveda kaj malaperis tute
sur marofundon — kara, mi kantas vin salute!
(Kaj ankaŭ vin aparte, ho tavernistfilino,
avino mia praa, al kies mola sino
sin premis tiu filo, kiu en posta vivo
dediĉis sin al rabo, al murdo kaj lascivo,
kaj dek bastardojn patris, el kiuj unu iris
milite al Polujo, kaj tie vaste viris,
al
sia semofluo malfermis larĝe kluzojn,
al mi testamentante milope polajn kuzojn!)
Al vi, centmil prapatroj ŝvitintaj sub servuto,
de via tre simila pranepo jen saluto;
sed ege vin surprizus, ke li salutas ame
kiel parenco viajn jugintojn tute same.
Al vi ja ŝajnus strange, ke filo de l' kastelo
kaj via bova ido en trua sklavkitelo
per ia sortkaprico egale kontribuas
al tiu sango, kiu en miaj vejnoj fluas.
(Verdire, la surprizo ne estus via sole:
eĉ pli la kastelfilo min gapus senparole!)
Kaj ankaŭ vin, praavaj kaj vilaj sovaĝuloj
kiuj rezistis venke per glavoj kaj ŝtonruloj
invadajn legianojn de roma Agrikolo —
mi vin salutas: Ave!
Jes, tuta ĉi popolo
(aŭ preskaŭ) min generis, laŭ pruvo de ciferoj
montrantaj, ke la sumo de miaj avaj eroj
en tiu tempo estis kelkoble jam pli granda
ol eĉ la tuta sumo de l' loĝantaro landa!
Sed ankaŭ en la vicoj atakaj de l' legio
troviĝis pli ol unu patro de mia mio,
kaj kiam glav-al-gorĝe mortluktis murdocele
barbaro kaj romia soldato, jen duele
du homoj reciproke malamis, kies semo
kuniĝis post jarcentoj en mia sola memo.
Per dura bato unu breĉas l' alies flankon:
doninto de mia sango fluigas mian sangon...
Kaj sen entuziasmo, jen do parenca mano
al vi, prapatro morna, malrida puritano;
jen dorsobat' amika al vi, aktor' ebria,
kies boheman viglon heredis koro mia;
jen kis' al vi, Maria, kiu la pajlon faskis;
mi vin brakumas, Liza, kiu infanon naskis
sed pri la patronomo neniam estis certa:
pri ama kaj kuira artoj vi estis lerta.
Kaj vin, tajlor-prapatro, salutas mi solene,
kaj vin...
kaj vin...
vin ankaŭ...
sed jam la menso svene
rifuzas eĉ koncepti individuajn erojn
de l' disradia ĉeno, gravedojn kaj generojn
kiuj en mi kulminas kaj faras min parenco
en malproksima grado de ĉiu ekscelenco,
de ĉiu almozulo, putino kaj doktoro
de mia land' kaj via, trans lingvo kaj memoro...
Saluton, frato, kiu kolportas sur la stratoj —
nin ia malproksima orgasmo faris fratoj!
Kaj vi, juĝist' severa — saluton do, amiko!
Nin ambaŭ kreis iam la sama ingvenotiko!
Venu en miajn brakojn frate, nigrulo-plebo:
disigis nin praprae duiĝo de amebo,
kaj vi Jesuo Kristo, el lando brule suna,
vi estas mia frato malgraŭ la haŭto bruna
kiun adeptoj viaj miscele kalkas blanka:
antaŭnelonge nia prapatro estis branka!
Timige amasiĝas patrar' senintermita,
multobligante sin laŭ kvadrato infinita
en la paseon retro, senbreĉa vivoĉeno,
maldika, forta, obstina, fragila vivfadeno,
kiu ekdisvolvigis kiam kun elemento
kunigis elemento pro kosma akcidento
kaj la unua flagro de vivo ekaperis —
ho, tiu nekonebla momento MIN generis!
Sed se en iu blinda horo mi min ekzaltas,
mia patraro flustras: «ĉe vi la temp' ne haltas!
Ne vi, kulmina punkto de nia blinda iro;
post vi tre longe pluen impetos la spaliro;
de nia praamebo ĝis vi — sekundopaso!:
apenaŭ vojkomence sin trovas nia raso.
Vi estas nur spireto de bebo novnaskita:
vi venis, iros, ero en ĉen' senintermita!»
Saluton, antaŭuloj, jam pasis via horo...
Kuraĝon, homofratoj de ĉiu haŭtkoloro —
la tempmiraĝo, kiu disigis nin damninde,
nin fine rekunigos!
Kaj dume, palpe, blinde,
ni venas, iras, eroj en ĉeno kies finon
ne formas ni nek vidos. Kuraĝon kaj obstinon!
Kaj nun mia traduko. La originala teksto havas unu riman, kvar metrikajn kaj unu harmonian misaĵojn; tiujn mi malhavigis tradukinte. Do, kvankam literature ĝi restas sub kritiko de la legantoj, strukture ĝi ja estas perfekta (aleksandraj versparoj kun harmonio saltanta inter la silaboj dua kaj kvara en la unua versduono, naŭa kaj dekunua en la dua, kaj fiksita, kompreneble, en la silaboj sesa kaj dektria). Mi akceptas tiajn ajn komentojn. Ilustris tiel mirinde mia fratino
Laura París.
Ahora va mi traducción. El texto original tiene un desatino de rima, cuatro de métrica y uno de armonía; me deshice de ellos al traducir. De modo que aunque en términos literarios queda ante la crítica de los lectores, garantizo que estructuralmente es perfecta (pareados alejandrinos con armonía que salta entre las sílabas segunda y cuarta en el primer hemistiquio, entre la novena y la undécima en el segundo, y está fija, por supuesto, en las sílabas sexta y decimotercera). Acepto todo tipo de comentarios. Las ilustraciones tan espectaculares son de mi hermana Laura París.
|
Y tú, el navegante, bisnieto del artista
|
La raza infantil
Capítulo I
Salud al escultor
Rubén, querido ancestro,
que sobre las
iglesias trepabas hábil, diestro,
a cincelar tu
gárgola o tu querubín arpista.
Y tú, el navegante,
bisnieto del artista,
pirata que en las olas mandabas tu velero,
pediste en
matrimonio la flor de un tabernero,
encinta la dejaste
y en los profundos mares
te desapareciste,
recibe mis cantares.
(A ti también, aparte,
abuela, estoy cantando,
oh, hija de barista,
a cuyo sino blando
se asió aquel
hijuelo que tuvo vida espuria:
se dedicó a los
robos, la muerte y la lujuria,
y de los diez
bastardos que concibió uno había
que en guerras de
Polonia distribuyó su hombría;
se abrieron las esclusas
al ir de su simiente
¡y así de mil polacos heredo ser pariente!)
A los cien mil
ancestros cuyo sudor fue crudo,
yo, claro
descendiente, presento mi saludo;
seguro os sorprende
que extienda manos caldas
a aquellos que os
pusieron el yugo en las espaldas.
Os turbará que un
hijo de ricos aposentos
y vuestra pobre niña de trapos harapientos
por un casual capricho
lo mismo contribuyen
a estas sangres rojas
que por mis venas fluyen.
(Por cierto, la
sorpresa no es solamente vuestra.
¡Si vierais el
asombro que el príncipe demuestra!)
También a los
salvajes de sórdida manada,
que fuisteis
victoriosos, con piedra y con espada,
contra los
invasores de Agrícola el romano;
yo os saludo: ¡Ave!
(o casi) me ha
formado, según la cifra marca,
y marca que la
suma, patriarca tras patriarca,
en ese tiempo era
mayor en dimensiones
¡que el todo de
habitantes de esta y diez naciones!
También en la
vanguardia, de la legión soldados,
había más de uno de
mis antepasados;
y cuando, espada al
cuello, luchando en duelo a muerte,
se hallaban un
romano y un bárbaro en el fuerte,
dos hombres uno al
otro se odiaban cuya herencia
se unió después de
siglos por darme la existencia.
Con fuerte golpe el
uno rasgó al otro el costado:
un padre de mi sangre
mi sangre ha derramado...
Y falto de entusiasmo
extiendo a ti la mano,
al aburrido
ancestro, tan serio puritano;
palmadas en la
espalda para el actor beodo:
mi corazón bohemio
de ti lo heredó todo;
María, la granjera, te beso con cariño;
a ti te abrazo,
Liza, que diste a luz un niño,
mas sobre el padre
nunca tuviste la certeza:
amando y cocinando
mostrabas gran destreza.
Y a ti, mi abuelo
sastre, un apretón solemne,
y a ti...
y
a ti...
¡y
a todos!...
no quiere discernir los miles de eslabones
de la dispersa
trama de partos, gestaciones,
que justo en mí
culminan y hácenme pariente,
en grado muy
lejano, del hombre excelente,
de puta, de
mendigo, del docto y de la escoria
de aquí y de allá, no
importan la lengua y la memoria...
Salud, hermano mío,
que vendes tus ajuares;
¡el mismo orgasmo
un día nos hizo familiares!
Y tú, el juez
severo... ¡Salud, amigo! ¡Espera!
Nos hizo un día el
mismo vaivén de la cadera.
Ven, corre hacia
mis brazos, plebeyo de piel negra,
la misma antigua
ameba tu ser y el mío integra;
y tú y yo,
Jesucristo, de cálida llanura,
tú y yo somos hermanos,
aunque tu piel sea oscura,
la que tus seguidores, errados, blanca asumen:
tuvimos, hace poco,
ancestros en cardumen.
Terriblemente agólpanse ancestros, sin mesura,
y así se multiplican, eterna cuadratura,
cadena de la vida sin brecha hacia el pasado,
delgado, fuerte, terco… y frágil entramado,
que comenzó su
historia cuando con cierto ente
se unió otro
elemento por cósmico accidente
y el primer
chispazo de vida fue macizo...
¡Aquel incognoscible
momento a MÍ me hizo!
Mas si en ciega
hora la exaltación me traba
los viejos me
susurran: «¡El tiempo en ti no acaba!
El término no eres
de nuestro ciego avance;
después de ti la
fila se sigue sin alcance;
de ameba a ti
el instante solo un segundo dura.
La raza nuestra
apenas comienza su andadura.
Solo eres un
respiro de un ser recién nacido;
tan solo un eslabón
que llega y ya ha partido.»
Ancestros, ya no es
tiempo de oír vuestros clamores...
Coraje, mis hermanos
de todos los colores...
Nos separó, maldito, el tiempo con sus juegos,
¡y al fin nos
reunirá!
En tanto, al tacto, ciegos,
llegamos y partimos,
y el fin de nuestra herencia
no somos, ni veremos.
¡Coraje y persistencia!
|
Que en guerras de Polonia distribuyó su hombría María, la granjera, te beso con cariño Y vuestra pobre niña de trapos harapientos Y a ti, mi abuelo sastre, un apretón solemne |
Kompreneble, mi daŭre promenigos la hundon, kaj daŭre pripensos mian laboron, kaj sekure sekvos kun la aliaj ĉapitroj. Mi ne scias kiam; Pedro devas promeni ĉiutage (kaj plie mi duŝiĝas ankaŭ ĉiutage). Dormu bone, kaj revu pri la sama ingvenotiko.
Por supuesto, seguiré sacando al perro, y seguiré pensando en mi tarea, y seguramente me dedicaré a los otros capítulos. No sé cuándo; Pedro debe salir a pasear todos los días (y además yo me ducho todos los días). Dormid bien, y soñad con el vaivén de la cadera.